Louis Kahn

Louis Kahn
Persona informo
Naskonomo Itze-Leib Schmuilowsky
Naskiĝo 20-an de februaro 1901 (1901-02-20)
en Kuressaare,  Rusia Imperio
Morto 17-an de marto 1974 (1974-03-17) (73-jaraĝa)
en Stacidomo Pensilvanio
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj angla
Ŝtataneco UsonoRusia ImperioUsonoEstonio
Alma mater Universitato de PensilvanioUniversitato Yale
Familio
Infano Nathaniel Kahn
Okupo
Okupo arkitekto • universitata instruisto • pentristo • dezajnisto • instruistofilozofo
Verkoj Kimbell Art Museum
vdr

Louis Isadore Kahn (naskiĝite Itze-Leib Schmuilowsky) (la 20an de februaro 19011902 – la 17an de marto 1974) estis mondfama arĥitekto kun laborbazo en Filadelfio, Pensilvanio, Usono. Laborinte diversrole por pluraj firmaoj en Filadelfio, li fondis sian propran firmaon en 1935. Daŭrigante sian privatan aktivadon, li laboris ankaŭ kiel dezajna kritikisto kaj profesoro pri arĥitekturo en la Yale School of Architecture de 1947 ĝis 1957. De 1957 ĝis sia morto li estis profesoro pri arĥitekturo en la School of Design (Dezajna Lernejo) de la Universitato de Pensilvanio. Influite de antikvaj ruinoj, la stilo de Kahn emas al monumentaj kaj monolitecaj, pezaj konstruaĵoj, kaŝantaj nek sian pezon, nek siajn materialojn, nek la manieron en kiu ili kunmetiĝis.

Lia ĉefverko estas la parlamentejo de Bangladeŝo, en Dako.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search